Hieraua songxo
May. 31st, 2007 07:20 amMi iras en vasta krepuska koridoro sekvante maljunan viron, kiu portas libron -- largxan kiel enciklopedio, sed malpli dikan, kun masiva bruna kaj griza bindajxo en la stilo fin-de-siecle. Gxi havas titolon el du vortoj, en pola lingvo, io porinfana. Atinginte sxtupareton, li haltigxas (mi ankau malrapidigxas), metas la libron, turnas sin al mi iom ridetante. Jes, mi estas invitata. Poste mi jam estas en lia cxambro, largxa kaj agrabla. Libroj multas, sed ne abundas. Ni interparolas; li kondukas min el malantauan cxambreton, kie estas malplena librosxranko. Li diras ke gxi estas la plej grava. Mi kisas la pordeton de la sxranko je la signo de estimo. Poste mi rimarkas (au li rimarkigas al mi) fajron trans la fenestro. Tuj post la fenestro estas placo, poste palaco, kaj tra pordego en la palaco malproksime videblas domo kun brulanta kupolo. Sxajne tio estas la pariza Palaco de la Respubliko (kies realan aspekton mi tute ne imagas).