Nekrologo kaj pri tombobarajxo
May. 31st, 2012 10:48 pm1. Malnova minska esperantisto Valentin Leonidovicx BATIJEVSKIJ mortis 19-n de februaro 2012. Li estis ankau konata filatelisto kaj publikigis artikolojn pri siaj trovajxoj. Mi renkontadis lin en 80-j jaroj en la E-klubo cxe la Kulturpalaco de sindikatoj. La tombo situas cxe la Norda tombejo en Minsko. Pacon al lia animo.
2. Oni kolektas monon por fari barajxon cxirkau la tombo de Adam PAULUKAVIEC. (La monumento jam estis instalita antau jaroj; cxu mi publikigu cxi tie gxian fotajxon?) Por la plej malmultekosta barajxo bezonatas 1 miliono da rubloj (proksimume USD 120 lau hodiaua kurzo). Mi partoprenos, bonvolu vi ankau. Kontaktu pri tio kun s-ino Evgenia Pecxkova per Skype: epechkova (vespere), au demandu min pri sxia telefonnumero.
Bv iu republikigi tion en Facebook, cxar mi ne spertas pri gxi.
xp:
by_esperanto,
miram