Jan. 27th, 2016

miram: (Default)
Ŝajnas ke tiu ĉi poemo ankoraŭ mankas en la reto, do malmanku.
Ĝi estas traduko de rusa moderna folkloraĵo, cirkulanta en multegaj versioj. La aŭtoro de la originalo estas nekonata, pri la tradukisto mi nur suspektas. Legitaj antaŭ jaroj, tiuj arĝentaj strofoj neforviŝeble fiksiĝis en mia memoro.


* * *

Furioza kaj hurlanta
Blovas en tombaro vent’.
Vagabondo kaŭranta
Laksas apud monument’.

El obskura nokt’ aperis
Blankvestita nevivul’
Kaj ekkriis ĝi kolere:
“Kial fekas do, vagul’?

La diablo vin alportis
Sterki ĉe la monument’!
Vidu, vi kumulon faris,
Fil’ putina! Sakrament’!”

Vagabond’ pardonpetegis,
Pugon ŝtopis kun fervor’.
Nevivulo ekridegis,
Furzis kaj perdiĝis for.

February 2026

S M T W T F S
1234567
8910 11121314
15161718192021
22232425262728

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Feb. 23rd, 2026 12:54 am
Powered by Dreamwidth Studios