La gaja migranto
Sep. 14th, 2004 11:01 amGermana kantoLa linioj 1-2 kaj 9-12 evidente elstaras, dum la mezo iom malgracias.
Se donas Di' al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom',
Por montri sian mirlaboron,
La belan mondon, al la hom'.
De l' montoj riveretoj fluas,
Alaudoj kantas super mi,
Mi ankau gajan kanton bruas
Al la tutmonda harmoni'.
Al Dio fidas mi kun gxojo:
Li zorgas pri la tuta ter',
Li ankau min sur mia vojo
Eterne gardos de dangxer'.
L.Zamenhof, el Fundamenta Krestomatio