Abunde kaj redunde
May. 6th, 2015 02:49 amDum lasta paro da semajnoj:
Daŭrigota.
Citaĵo laŭtema:
- Fuŝiĝis kaj estis anstataŭigitaj du aerbendoj (internaj) kaj unu radbendo (ekstera) de la biciklo. Jam post plana riparado kiam estis anstataŭigita kvarono da ĝi.
- Paneis lampo en antaŭĉambro, dum riparado la lampingo diseriĝis.
- Eklikis akvokrano, anstataŭigo de gumaĵoj ne sufiĉis, poste evidentiĝis ke la krantubo (“ansero”) profunde krevis; kiam la nova krantubo troviĝis (feliĉe en universala vendejo centre de la urbo anstataŭ ol merkatejo eksterurbe), post instalo ĝi jam ne likis, sed ekfontanis; la aferon savis du aldonaj gumaĵoj demetitaj de la malnova tubo.
- Forŝiriĝis butono de ĝinzoj, anstataŭigendis.
- Konjunktivito aperis sur okulo sed estis forpelita per gutoj.
- Venis informo ke pruntedonita herbofalĉilo paneis pasintjare.
- Interreto dufoje malaperis sed reestabliĝis post rekonekto de splitilo.
Daŭrigota.
Citaĵo laŭtema:
The time is out of joint: O cursed spite,
That ever I was born to set it right!