miram: (Default)
[personal profile] miram
Dum lasta paro da semajnoj:


  1. Fuŝiĝis kaj estis anstataŭigitaj du aerbendoj (internaj) kaj unu radbendo (ekstera) de la biciklo. Jam post plana riparado kiam estis anstataŭigita kvarono da ĝi.

  2. Paneis lampo en antaŭĉambro, dum riparado la lampingo diseriĝis.

  3. Eklikis akvokrano, anstataŭigo de gumaĵoj ne sufiĉis, poste evidentiĝis ke la krantubo (“ansero”) profunde krevis; kiam la nova krantubo troviĝis (feliĉe en universala vendejo centre de la urbo anstataŭ ol merkatejo eksterurbe), post instalo ĝi jam ne likis, sed ekfontanis; la aferon savis du aldonaj gumaĵoj demetitaj de la malnova tubo.

  4. Forŝiriĝis butono de ĝinzoj, anstataŭigendis.

  5. Konjunktivito aperis sur okulo sed estis forpelita per gutoj.

  6. Venis informo ke pruntedonita herbofalĉilo paneis pasintjare.

  7. Interreto dufoje malaperis sed reestabliĝis post rekonekto de splitilo.



Daŭrigota.

Citaĵo laŭtema:

The time is out of joint: O cursed spite,
That ever I was born to set it right!

December 2025

S M T W T F S
 123456
78910111213
14151617181920
21222324252627
28 2930 31   

Style Credit

Expand Cut Tags

No cut tags
Page generated Jan. 3rd, 2026 12:40 pm
Powered by Dreamwidth Studios